Ekzemplo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "aparta okazo de pli ĝenerala afero". Konkrete povas temi pri: aparta ago aŭ sinteno konsiderata kiel imiteblaĵo modelaj uzoj: "ekzemplo proponas sed ne ordonas"; "mian proponon mi prezentis nur kiel ekzemplon"; "sekvi ekzemplon"; "doni bonan ekzemplon de humileco"; "li fariĝis instrua ekzemplo en la buŝo de la saĝuloj"), afero prezentata kiel konfirmo por iu aserto aŭ okazo modelaj uzoj: "tiu krimo estas ekzemplo de sovaĝa krueleco", "estas sen ekzemplo", aŭ tekstero, kiun oni citas por konfirmi gramatikan aŭ filologian klarigon modela uzo: "la utileco de vortaro kuŝas grandparte en la ekzemploj".